Albert Škarvan

Li naskiĝis la 31-an de januaro 1869 en Tvrdošín en norda Slovakio. Dum siaj medicinaj studoj li konatiĝis kun la verkoj de Tolstoj kaj sub ilia influo li fariĝis konsekvenca militrifuzanto kaj batalanto por la noblaj ideoj de paco kaj frata kunvivado de ĉiuj popoloj. Post sia doktoriĝo li devis militservi kiel militkuracisto en soldatmalsanulejo. Baldaŭ post la soldatigo, la 6-an de februaro 1895, li skribis al siaj superaj instancoj, ke li decidis ne plu esti soldato, ne porti soldatan uniformon kaj ne deĵori en soldata malsanulejo, ĉar tiuj aferoj kontraŭas lian konsciencon, lian konvinkon kaj religian senton.

Rezulto de ĉi tiu decido estis, ke oni lin arestis, kruele traktis, senigis je doktora titolo kaj kuracista diplomo. Li sukcesis fuĝi en Rusujon, kie li vizitis ankaŭ admiratan Tolstoj. En februaro 1897 oni lin ekzilis el Rusujo kaj li ekloĝis en Anglujo. Tie li eldonis en rusa lingvo verkon „Moj otkaz ot vojennoj službi. Zapiski vojennovo vrača“ Mia rifuzo de militservo, Notlibro de militkuracisto.) En la libro li priskribas sian vivon, stian mondkoncepton, la kaŭzojn pro kiuj li rifuzis miltitservi kaj la sekvojn de lia rifuzo. Li akre kritikas aŭstro-hungaran reĝimon kaj imperiisman militismon. Liaj humanaj, socialaj, pacamaj kaj kontraŭmilitismaj ideoj klare manifestiĝas en la sekvantaj vortoj el la menciita libro:

„Militservo suferigas multajn homojn, oni povas diri, la tutan mondon. Ne nur junuloj perdas dum la militservo siajn florantajn korpajn kaj animajn fortojn, ne nur patrinoj, patroj, fratinoj, fratoj, fianĉinoj kaj parencoj de la soldatoj devas travivi suferojn kaj ofte eĉ mizeron, sed tutaj nacioj sangas kaj malfortiĝas pro la terura vundo militisma. La laboranta popolo suferas en sklaveco, laboregas ĝis sangŝvita laciĝo, ne havante eblecon kaj liberan tempon por plibonigi, aŭ eĉ nur pripensi sian nehoman situacion. Kaj pezajn miliardojn, rabitajn de la popolo, oni elspezas por pafiloj kaj kanonoj, por fortikaĵoj kaj militŝipoj, por kazernoj kaj alia ekipo, kiun bezonas armeoj. Kaj kial? Por ke la homoj je ordono de iu duonfreneza imperiestro, aŭ profitavida kliko de ministroj, ĵetu sin unuj je la aliaj kiel rabobestoj, neniigante la vivojn, havaĵon kaj feliĉon de centmiloj.

La registaroj anstataŭ tio, ke ili servu al popoloj, subpremas ilin, sklavigas kaj malebligas ilian progreson, en la ŝtatoj parlamentaj same tiel, eble eĉ pli malbone, kiel en la ŝtatoj absolutismaj.“

Angla klimato malbone efikis je lia sanstato. Li malsaniĝis kaj por kuraci sin li transloĝiĝis en la jaro 1898 en Svisujon. Tie li restis ĝis la jaro 1910. Ankaŭ tie li restis fidela al siaj principoj. Ekzemple li rifuzadis pagi propravole impostojn, ĉar li argumentis, ke la svisa registaro subtenas riĉulojn kaj subpremas malriĉulojn, do li agus malmorale, se li per impostoj ĝin subtenadus.

En Svisujo plene disvolviĝis liaj poresperantaj kaj peresperantaj agadoj. Tie li tradukis kaj por eldono preparis la menciitaj slovakan lernolibron de Esperanto. Kvankam li ĝin verkis en eksterlando, tamen ĝi estis presita en lia hejmlando, en la urbo Martin.

En la jaro 1907 li veturis el Svisujo al la tria Universala kongreso de Esperanto en Cambridge, por reprezenti la subpremitan slovakan nacion. Tie li pledis ne nur por la rajtoj de slovakoj, sed ankaŭ por la reciproka interkompreniĝo de ĉiuj homoj kaj nacioj sur la bazo de saĝo kaj amo. Li diris:

Mi venis ĉi tien por saluti vin en la nomo de nacio laŭnombre malgranda, malmulte konata, kaŝita kaj kaŝigata, kvankam ĝi loĝas preskaŭ en la centro de Eŭropo. Mi parolas en la nomo de la nacio slovaka en Hungarujo, kiu iam formis grandan, memstaran Moravian regnon, sed ĝi perdis sian sendependecon.

La homaro staras sur la sojlo de grandegaj ŝanĝoj. La tre malnova ideo de pli feliĉa kaj de pli justa socia vivo sur la tero, ĉiam vivanta en la koroj de la homoj, ĉiam alloga kaj ĉiam inspiranta la plej noblajn cerbojn, kvankam diversmaniere falsigata, devas esti realigita. Ne mortigaj armiloj, sed nur ideoj, aŭ pli ĝuste, realigo de la ideoj, de la ideoj plej altaj kaj plej noblaj povas savi naciojn. Homoj kaj nacioj devas interkompreniĝi per la saĝo kaj amo, ĉar batalante per la fajro kaj glavo, buĉante sin reciproke, ili neniam povos interkompreniĝi. La besto en nia naturo devas cedí al la spirito. La besto en la homo estas forta, sed ĝi devas esti bridita kaj katenita, se ne, la homoj ne estas homoj kaj ĉiuj niaj plej bonaj emoj religiaj, filozofiaj, poeziaj estus nur deliro, estus nur trompo.

Esperanto estas necesa potenca ilo por venigi la homaron sur la ĝustan vojon de unueco, kaj mi esperas, ke ankaŭ, miaj sampatrujanoj baldaŭ komprenos tion kaj Esperanto helpos forkonduki ilin el ilia kaŝejo kaj enkondukos ilin kune kun aliaj, kune kun ĉiuj nacioj, en la vivon pli justan, pli indan, pli feliĉan ol estas tiu, kiun ni vidas hodiaŭ pli malpli ĉiulande.

Li ankaŭ verkis por la unua laborista klasbatala gazeto Internacia Socia Servo, kiu estis fondita en la jaro 1906.

En la jaro 1910 li povis reveni hejmen. Sed en la jaro 1915 li estis denove arestita kaj poste internigita en koncentrejojn de Eger kaj Vepelét, kie li restis ĝis la fino de la unua mondmilito. Ĉefaj kaŭzoj de la kondamno estis, ke li asertis pri rusoj, ke ili estas bonaj homoj, ke li ricevis en la jaroj 1912 – 1914 el Rusujo 124 rekomenditajn leterojn kaj ke vizitadis lin suspektindaj personoj parolantaj fremdan lingvon.

Li ĝisvivis la liberigon de slovaka nacio kaj mortis je la 21-an de marto 1926.

La ideoj pri forigo de militoj, pri paca kunvivado de nacioj, pri ĉesigo de ekspluatado, pri plena egalrajteco nacia, ekonomia, sociala, rasa kaj religia de ĉiuj homoj, por kies efektivigo kuraĝe kaj ofereme batalis D-ro Škarvan, ankaŭ nun estas aktualaj.


Informfonto: P. Rosa: Situacio de Esperanto en Slovaka Socialisma Respubliko; Bratislava, 1977