Malferma parolado de la Unua Tutslovaka Esperanto-kongreso

Malferma parolado de J. Valašťan Do1inský, honora kongresa prezidanto, okaze de la Unua Tutslovaka Esperanto-kongreso en Turč. Sv. Martin.

Estimata estraro de SES, karaj gesamideanoj preskaŭ el ĉiuj anguloj de nia Slovakujo, niaj karaj gastoj el Ostrava kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, la reprezentantoj de Esperanto-Klubo el nia cent-tura, ora Panjo Praha, la tuta ĉeestantaro, estu de ni Martinanoj plej kore salutataj!

Kiel estis hieraŭ ĉe la kunsido de delegitoj dirite, la kuranta jaro estas por ni slovakaj esperantistoj trioble jubilea. Unue, ĉi jare ni festas la 60-jaran jubileon de Esperanto, tiu unika interkomprenigilo de la homaro; due jubilea estas la jaro koncerne la perdon de la Majstro, la geniala kreinto de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof, kies perdo trafis la tutmondan esperantistaron antaŭ 30 jaroj, kaj trie ĝi estas jubilea koncerne la apero de la unua Esperanto – lernolibro por ni Slovakoj.

La du antaŭe menciitaj jubileoj estas konataj al ĉiuj Esperanto-adeptoj en la tuta mondo, la tria tuŝas ekskluzive nin slovakajn esperantistojn; el ili la unua estas ĝoja, ĉar la pasintaj 60 jaroj atestas ne nur pri la kontinua daŭro de la lingvo, lastatempe grave minacita je pereo, kaj ne nur pri forta vivipovo, evoluigo kaj granda disvastigo de Esperanto kompare kun aliaj helplingvoj — sed ankaŭ pri ĝia progreso, tiel sur kampo idea, kiel sur kampoj lingva kaj precipe literatura. Neniu lingvo artefarita povas ĝin ĉi-kampe eĉ alproksimiĝi, ne parolante pri eblo ĝin superi. Ĉi vortoj ne estas ia blufa fanfaronaĵo flanke de la esperantistaro, sed simpla konstato de faktoj neforskueblaj, nerefuteblaj; la dua jubileo estas trista rememorigo pri forpaso de homo ideala, de homo homama, de homo homa, kiu — vivante — en la koro portis ĉiun proksimulon laŭ la Krista instruo, eĉ se en senco eklezia li ne estis ties adepto.

Kiel dirite, la tria jubileo apartenas al la unua Esperanta lernolibro por Slovakoj. Ĝi estas la Zamenhofa „Fundamento de Esperanto“ — Základy medzinárodnej reči Esperanto od Dr. Zamenhofa. Úplný slovenský preklad — kiu aperis antaŭ kvardek jaroj en la jaro 1907 en urbo, inter kies muroj ni kunvenis por soleni tiujn ĉi jubileojn. La libron presis Libropresa Akcia Societo, nomata KÚS, en Turč. Sv. Martin.

Bedaŭrinde, pri la plua sorto de la unua eldono de „Fundamento de Esperanto“ oni nenion certan scias. Laŭdire ĝi estis forportita fare de la eldonintoj al Svislando. La dua eldono de la libro aperis en jaro 1918 en Chicago.

La eldonintoj de la unua slovaka eldono de Fundamento estis D-ro Albert Škarvan, ku-racisto-tolstojano, eble la unua slovaka esperantisto, fervorega propagandisto de mondpaco. Kiel militrezistanto li estis malliberigita de madjaraj oficoj. Lia kunlaboranto estis Nikolao P. Evstifejev, Ruso, esperantisto de jaro 1890.

Mencii ankaŭ ĉi-okaze tiujn ĉi unuajn Esperanto-pionirojn slovakajn, tiujn ĉi flamajn batalintojn pacajn — estas nia sankta devo. Oni repagu almenaŭ ĉi-maniere ilian fervoron, ilian laboron sur kampo de Esperanto, pro kiu de la unua estis forprenita la plej granda trezoro de homa estaĵo — la libero!

Pri la verko, kiun la eldonintoj dediĉis al la nacio per vortoj: „Venujú Národu slovenskému Vydavatelia“, aperis en samtempaj gazetoj artikoletoj plej parte malfavoraj por Esperanto. Kial?. . . La respondo estas facila.

Vivante en estinta Hungario sub hegemonio madjara, ni havis sufiĉe da zorgoj pri la gepatra lingvo, kontraŭ kiu atencis la madjara registaro per la tielnomata „Apponyi-lingvoleĝo“, sankciita en la sama jaro 1907-a. Savenda estis do antaŭ ĉio la lingvo, kun kiu vivis kaj vivas la nacio! Pro tiu ĉi fakto oni ne rajtas kondamni la maljunan generacion slovakan, ke tuj post la jaro 1907-a ĝi ne kroĉiĝis al la venke paŝanta mondlingva movado.

La grenero de lingvo Esperanto por Slovakoj estis do ĉiurbe semita, la produktaĵo ĉi tie rikoltita, sed kie ĝi estis engarbejigita — oni eble neniam ekscios.

Ĉu post tio ĉi oni rajtas starigi la demandon: „Ĉu intence aŭ hazarde la Unua Tut-slovaka Esperanto-Kongreso okazas en tiu ĉi urbo?“ Niaopinie — jes, kaj ni eĉ respondos ĝin. Se hazarde, ĝi estas rara hazardo, atestanta pri historia instinkto de koncernaj rondoj; se intence, tio pruvas, ke oni elektis Turčiansky Svätý Martin ne nur pro ĝia centra situo geografia, ĉar ja en meza Slovakujo troveblas pli da same situitaj urboj, sed ankaŭ pro tio, ke oni rekonas ĝin kultura kaj nacia centro slovaka. Sed estu kiel ajn, oni rajtas deklari, ke la elekto trafis merititon inter la urboj slovakaj.

Salutante Vin, estimataj ĉeestantoj, en la nomo de la Urbestraro, la Distrikta Nacia Komitato, la Urba Kleriga Konsilantaro, la direkcio de Slovaka Nacia Muzeo, la loka Societo de Ruĝa Kruco, la Loka Kongresa Komitato, respektive la Loka SES-grupo ankoraŭfoje, mi deklaras la Unuan Tutslovakan Esperanto-Kongreson inaŭgurita, cedante mian honoran funkcion al samideano Pavol Rosa, la prezidanto de Slovaka Esperanto-Societo, kiu gvidu la Kongreson dum ĝia tuta daŭro al sukcesaj rezultoj.


Informfonto: Esperantisto Slovaka 14/1947