Turismaj tagoj 1992

En tria pasintjara [1991 ?] numero de nia bulteno Internacia Fervojisto estis aperigita invitilo al Turismaj Tagoj TUTA’92. Organizis ilin tuj post fino de la UK en Vieno Esperanto-klubo en Žilina kunlabore kun Slovakia Fervojista sekcio.

Nombro de partoprenintoj estis tre modesta (se ni komparas kun TUTA antau tri jaroj, kiujn partoprenis 200 partoprenintoj) – proksimume 30 turistoj el Germanio, Nederlando, Ukrainio kaj memkompreneble, Ĉeĥoj kaj Slovakoj. Inter ili tamen estis kelkaj fervojistoj – du germanoj (inter ili sinjoro Stammberger, partopreninto kaj venkinto dum ĉijara IFES en Vrátna-valo, kaj fidela longjara partopreninto de TUTA), unu Ĉeĥo kaj du Slovakoj (enkalkulinte ankaŭ skribantinon de tiu ĉi artikolo).

Des pli modesta nombro – ju pli bonega humoro kaj preskaŭ familia atmosfero. Ankaŭ la vetero helpis, estis bele varme, eĉ foje tro, sed des pli bone post piedekskursoj gustis la biero. Ni faris ekskursojn en Vrátna valo kaj en Súľov montaro. Ne estis kutima A-grupo por tiuj, kiuj kutime marŝis 20-kilometrojn, sed dank’ al nederlandanino, sed ne nur por ŝi ni kreis ne kutiman D-grupon, kiu ekskursis plej parte en muzeoj kaj urboj. Tamen tiu bedaurinda ebenaĵulino, fine devigita marŝi en Jánošík-kanjonoj en Vrátna-valo, kiujn konas bone ankau partoprenintoj en pasintjara postkongreso, timeme flustris: \”se tio ĉi estas D-grupo, kion poste signifas A-grupo?\” Krome ni faris ankaŭ tuttagan busan ekskurson al subĉiela muzeo en Rožnov pod Radhoštěm (konata al parto de pasintjaraj IFEF-kongresanoj). Vesperoj apartenis al komunaj kunvenoj, en kiuj oni eksciis pri laboro de E-klubo en Žilina kaj Fervojista Sekcio ĉe SEA, prezentis sin ankaŭ la partoprenintoj (ekzemple ni audis pri interesa flora ekspozicio Floriade, kiu okazas en Nederlando nur unu foje en dek jaroj – ĝuste ĉi jare ĝi estis, kaj eĉ vizitis nin fama eksterlanda kantistino kaj dancistino, kiun ĉarme prezentis unu el germanoj), oni amuzis, kantis, eĉ dancis, unu posttagmezon eĉ ĉe la bivakfajro.

Oni devas konfesi, ke fine de la renkontiĝo ĉiuj kontentaj reveturis hejmen promesante tutcerte veni venontjare por partopreni la jubileajn, 15ajn Turismajn Tagojn TUTA 1993.


Publikita en „Internacia Fervojisto“ sub nomo „Rememoroj pri turismaj tagoj TUTA’92 en Žilina“,

verkis kaj donis Magdaléna Fejfičová