Post la dua mondmilito

[Kvara parto]

La II-a mondmilito finiĝis. Reviviĝis Ĉeĥoslovaka respubliko, la komuna ŝtato de ĉeĥoj, slovakoj kaj aliaj nacioj. Tuj post la milito ekpulsis en Slovakio forta Esperanta vivo.

La 13-an de marto 1946 estis fondita Slovaka Esperanto Societo (SES), kies statuton aprobis Komisiitejo por internaj aferoj en Bratislava la 24-an de julio 1946.

La 24-an de oktobro 1946 estis en la urbo Brno komuna kunveno de ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj. Tie estis farita interkonsento, ke en Slovakio estos esperantistoj organizitaj en memstara organizaĵo slovaka (SES), kaj en Ĉeĥio en memstara organizaĵo ĉeha kaj ambaŭ organizaĵoj kreos komunan organizaĵon tutŝtatan.

Slovaka Esperanto Societo kaj esperantistoj en Slovakio estis tre aktivaj. Ili klopodis enpenetri en ĉiuj eblaj medioj. SES eldonadis bultenon, kiu nomiĝis SES-Informoj.

Esperanton oni instruis ne nur en multaj kursoj, sed ankaŭ en lernejoj, kiel elekteblan objekton precipe en Alta Komerca Lernejo kaj en diversaj fakaj lernejoj. Por fakaj lernejoj estis kreita ŝtata Inspektejo de Esperanto. Estis noraita Inspektoro de Esperanto, kiu zorgis pri instruado de Esperanto. Estis eldonitaj multaj lernolibroj kaj vortaroj. En la jaro 1946 komencis aperadi gazeto Esperantisto Slováka, kiu kun certaj interrompoj aperadas ĝis nun. Diversaj institucioj eldonadis informajn brosurojn kaj prosopektojn. Estis fondita Slovaka Esperanto-Instituto, kiu zorgis pri eldonado de diversaj esperantaĵoj. Komisiitejo por informoj kaj klerigo en Bratislava eldonadis monatan bultenon Kultúra Revuo pri aktualaj problemoj de kultura progreso en Slovakio. La Revuo havis grandan eĥon.

Interesa estas letero, kiun ricevis la redakcio de la Revuo de Mohamed Youssef, 92 Tatwig Str. Alexandria, Egypt. Li skribis: „Mi estas ŝtata inĝeniero kaj estas la prezidanto de Mezorienta Esperanto Federacio.“ La letero havas daton 25. 12. 1950. Do, laŭ la letero, en la jaro 1950 ekzistis Mezorienta Esperanto Federacio, pri kies agado oni nenion scias.

Esperplena estis la fondo de Esperanta Kooperativo, en kies kadro oni volis konstrui centron de Esperanta agado en Slovakio. Ĝi bedaŭrinde ne povis disvolvi sian agadon. Ankaŭ la kluba vivo ekfloris. Malnovaj kluboj reviviĝis kaj novaj fondiĝis.

En la urbo Martin okazis en la jaro 1947 la Unua tutslovaka Esperanto-Kongreso. La dua okazis en Košice en la jaro 19U8 kaj la tria en Bratislava en la jaro 1949.

Agado de Slovaka Esperanto Societo daŭris ĝis la jaro 1953. En la jaro 1953 ĝi estis likvidita, ĉar ĝi ne respondis al striktaj preskriboj de la nova leĝo pri sociaj organizaĵoj. La havaĵo de la likvidita SES, sume 5.813,78 Kčs, estis donita la 2-an de novembro 1953 al Biblioteko de Slováka Universitato en Bratislava kun peto, ke ĝi aĉetu per la mono Esperantajn librojn.


Informfonto: P. Rosa: Situacio de Esperanto en Slovaka Socialisma Respubliko; Bratislava, 1977