Kreo de AESSR

[sesa, lasta parto]

Ministerio por internaj aferoj de Slovaka Socialisma Respubliko en Bratislava per sia dekreto de la 12-a de marto 1969 n-ro VVS 15/1969 aprobis la statuton de Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko. Laŭ la statuto, agadkampo de la Asocio estis la teritorio de Slovaka Socialisma Respubliko.

Post du monatoj, de la 9-a ĝis la 11-a de majo 1969, okazis la unua kongreso de la Asocio en hotelo Esperanto en Pribylina [vidu ankaŭ invitilon] en la montaro Altaj Tatroj, apud la urbo Liptovský Hrádok, kie estis entombigita D-ro Albert Škarvan. Ĉar en la jaro 1969 pasis 100 jaroj de lia naskiĝo, la etoso de la kongreso estis en signo de omaĝo al D-ro Škarvan.

Pluaj kongresoj okazis:
la dua en Bratislava, en la jaro 1970,
la tria en Košice, en la jaro 1971,
la kvara en Tatranská Lomnica, en la jaro 1972,
la kvina en Martin, en la jaro 1974,
la sesa en Tatranská Lomnica, en la jaro 1975,
la solena parto de la sepa kongreso en Bratislava, en majo 1977. Ĝi estis dediĉita al gravaj jubileoj: al la 60-a datreveno de la Granda Oktobra Socialisma Revolucio, al la 90-a datreveno de la eldono de la unua lernolibro de Esperanto Meĵdunarodnij jazik kaj al la 70-a datreveno de la eldono de la unua slovaka lernolibro de Esperanto: Základy medzinárodnej reči Esperanto od Dr. Zamenhofa. Oni rememoris ankaŭ 60-an datrevenon de la morto de D-ro Zamenhof.
La labora parto de la sepa kongreso okazis en Tatranská Lomnica de la 26-a ĝis la 27-a de novembro 1977.

La Asocio havis ĉe sia fondiĝo nur 72 membrojn. Dum la pasintaj 8 jaroj la nombro de la membroj senĉese kreskis kaj nun havas la Asocio 890 membrojn.

Aliĝo al Universala Esperanto Asocio

Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Ateno en la jaro 1976 Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko estis akceptita kaj fariĝis aliĝinta Asocio de Universala Esperanto-Asocio. Ministerio por kulturaj aferoj de Slovaka Socialisma Respubliko pagis al Universala Esperanto-Asocio 550 nederlandajn guldenojn kiel membrokotizon, kiun devis pagi nia Asocio por la jaro 1976. La saman sumon ĝi pagis ankaŭ por la jaro 1977.

Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko estas nun plenrajta membro de Universala Esperanto-Asocio kaj havas en la plej alta organo de UEA, en la Komitato, unu komitatanon \”A\” kun voĉdonrajto.

Akcepto en la agadsferon de Ministerio por kultun aferoj de Slovaka Socialisma Respubliko.

Ministerio por kulturaj aferoj de Slovaka Socialisma Respubliko alte taksas socian signifon de Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko. Ĉar la agado de la Asocio apartenas en la sferon de kulturo, Ministerio por kulturaj aferoj de Slovaka Socialisma Respubliko per decido de la 23-a de septembro 1976, n-ro 14/76, akceptis la Asocion en la agadsferon de la Ministerio.

Per ĉi tiu decido la plej alta kultura instanco en nia lando, rekonis la grandan kulturan valoron de Esperanto kaj la laboron de esperantistoj. La rekono havis ankaŭ grandan materian signifon, ĉar la Ministerio subtenadis la Asocion ankaŭ finance. Por la jaro 1977 ĝi jam asignis al la Asocio 80.000 Kčs.


Informfonto: P. Rosa: Situacio de Esperanto en Slovaka Socialisma Respubliko; Bratislava, 1977