Esperantisto slovaka 1946 – 1949

La unua numero de Esperantisto Slovaka aperis dum printempo 1946, simboliĝante samtempe la vekiĝon de nia, ĝis tiam nur tre modesta movado. Eldonis ĝin E. Váňa en Žilina, kiu montriĝis fariĝi centro de ĉiu esperantista agado. La luksa kovrilo, la enkondukaj vortoj same kiel la enhavo estis grandstilaj, emfazaj, promesplenaj. La numero estis plibeligita per desegnaĵoj de Martin Benka (kiu estis pensinta, ke nia nacia artisto jam kaŝe okupiĝas pri la lingvo?) Ankaŭ la nun jam mondkonata esperantista ĵurnalisto Imrich Zalupský kontribuis al la sukceso.

La dua numero estis dediĉita al la urbo Trenčín, kie anonciĝis novaj kunlaborantoj kaj fervoraj propagandistoj: Ján Lamačka kaj Ed. V. Tvarožek. Sed ankaŭ nia malnova pioniro, Ján Valašťan-Dolinský prezentiĝis kun majstra traduko kaj aranĝo de belega slovaka popolkanto.

La unua jarkolekto nombris nur 80 paĝojn, ĉar la eldonanto finance elĉerpigis kaj forvendis la eldonrajton. La II-a jarkolekto aperadis en Trenčín, prizorgata de s-anoj Lamačka kaj Tvarožek: Ĉesis la ĝistiama dulingveco favore al Esperanto, kaj la gazeto sukcesis akiri nov-malnovajn pionirojn kiel D-ro V. Aŭsterlitz el Bardejov, A. Ľ. Kremer el Košice, Milda Jakubcová el Brno kaj Št. Seemann, inter la novbakitaj D-ron Ľ. Izák, redaktoron de turista revuo „Krásy Slovenska“ (Belaĵoj de Slovakio). Tio ebligis establiĝi en T. S. Martin, la unua slovaka kongresurbo kaj sidejo de Slovaka Esperanto-Instituto kaj la organiza fako de Slovaka Esperanto-Societo. Ekde tiu tempo la gazeto respegulas la kreskon de la movado ankaŭ de flanko organiza, kaj akiras ankaŭ nian orientan metropolon Košice, la duan kongresurbon. Survoje ĝi trovis novan gravan centron kaj apogon de nia movado, en la subtatraa Svit kun fervorega pioniro D-ro Ed. Sahliger. La paĝnombro de la II-a jarkolekto duobliĝis je 160.

Ĉe jarfino la financrimedoj de la trenĉina duopo elĉerpiĝis, sed denove troviĝis savanto en la ĵus kreita Slov. Esperanto-Instituto en T. S. Martin, transprenanta la pluan eldonandon. Kvankam eĉ la nova eldonanto ne povis certigi ĉiumonatan aperadon, tamen estis eldonitaj entute jam 12 numeroj sur 192 paĝoj.

La trenĉina redakcio komencis kaj la martina daŭrigis ankaŭ la akiradon de alilandaj kunlaborantoj. Tiel la enhavo pliriĉiĝis; sed ankaŭ la hejmaj aŭtoroj alvenis kun novaj temoj, ekz. J. V. Dolinský ne nur kun tradukoj de slovakaj poemoj, sed ankaŭ kun propraj versaĵoj, krome kun artikoloj primuzikaj, prilingvaj ktp. Same Št. Seemann kaj Ed. V. Tvarožek surprizis per kelke da majstraj tradukoj en Esperanton. Iliaj artikoloj (kaj precipe de I. Zalupský) vekis la intereson ankaŭ de alilandaj redakcioj ktp.

La III-a jarkolekto aperigadis serion da priturismaj artikoloj, esperantigitaj naciaj proverboj kaj eĉ raportojn pri internaciaj kongresoj, kiujn niaj delegitoj povis partopreni. La lasta numero, dediĉita al urbo Žilina, eldonita sur kreta papero al iuj tre plaĉis, sed aliaj riproĉis la „prospektiĝon“ de la gazeto. Tamen ĝi vekis vere grandan intereson tutmonde kaj estis bona pruvo pri taŭgeco de Esperanto por niaj fremdultrafikaj organizoj, kiuj antaŭe forte kontraŭstaris.

La IV-a jarkolekto similas al la pasintjara, tamen ĝi estas pli enhavoriĉa kaj volas serioze kaj objektive informi la eksterlandan samideanaron pri la grandaj ŝanĝoj en la popoldemokrata ČSR, dediĉinte ankaŭ lokon al esprimo de la čeĥoslovaka-soveta amikeco.

Čiuj jarkolektoj servis al konatigo de la tuta Respubliko kaj sincera kunlaboro de ambaŭ nacioj: čeĥa kaj slovaka, tial la gazeto fariĝis propraĵo de tutlanda samideanaro kiel revua kompletigo de pli faka ĉeĥa „Esperantista“ kaj politika Informa Bulteno de Esperanto-Servo.


Informfonto: artikolo Bilanco en Esperantisto slovaka 12/1949; mallongite