Enkonduko

L. L. Zamehof laboris je sia projekto de internacia lingvo multaj jaroj. Publikis ĝin en la jaro 1887 eldonante lernolibron en la rusa kun nomo „Internacia lingvo“. Tiel kreis bazon, sur kiu evoluiĝis Esperanto, kiel ni konas ĝin nun – viva lingvo kun propra literaturo, muziko, scienco… kaj 120-jara historio.

20 jaroj poste, ne la jaro 1907, eldonis Tolstoj-ano Albert Škarvan, kun ruso N. P. Evstifejev, slovakan tradukon de Zamenhofa lernolibro. Ekde tiu ĉi momento ni povas kalkuli cent jaroj de Esperanto en Slovakio.

En la jaro 2007 kuniĝas pliaj datrevenoj. Antaŭ 60 jaroj, en la jaro 1947 okazis en Martin la Unua tutslovaka Esperanto-Kongreso.

Antaŭ 10 jaroj, en la jaro 1997, estis fondita Slovakia Esperanta Federacio (SKEF). SKEF transprenis torĉon de Slovaka Esperanta Asocio (SEA), kiu post ventoj en Novembro 1989 disfalis.