2a Tutslovaka Esperanto-Kongreso

[Okazis en Košice, ekde 21-a ĝis 23-a de aŭgusto 1948

La komuna kongresa foto]

La 2a TEK, kiun pro amo al la afero invitis gesamideanoj el Košice, estis atendita kun grandega intereso. Kia ĝi estos? Kiom ni estos? kaj simile demandis nia verda familio ne nur slovaka, sed el la tuta Respubliko. Ĉar fakte, kio ankoraŭ pasintjare estis afero de slovakoj kaj aro da samideanoj el Ostrava, tio ĉi jare fariĝis afero tutŝtata. Multaj ges-anoj eĉ el la plej malproksimaj urboj de Bohemio aliĝis kaj venis por sukcesigi la kongreson, plifortigi nin en nia laboro kaj plifortiĝi mem. Ni treege dankas al ĉiu, kiu ne timis entrepreni la longaŭ vojaĝon kaj helpis briligi nian stelon.

La kongreso okazis sub honora patroneco de s-ro Laco Novomestský komisiito por lernejoj, sciencoj kaj artoj.

La kongreso komenciĝis per la malfermo de la Esperanto-ekspozicio, kiu okazis je ĉeesto de la urbestro de Košice, s-ro J. Rác. La ekspozicion oni planis lasi vizitebla dum almenaŭ tri semajnoj, por povi interesigi pri ĝi ankaŭ la lernejojn post la komenco de nova lernojaro, sed bedaŭrinde la muzeo, kie ĝi okazis, bezonis la ejon por ekspozicio de bildoj, do la Esperanto-ekspozicio finiĝis samtempe kun la kongreso. Ĝi tamen, estis sukceso.

Poste estis la oficiala malfermo de la kongreso kun alparoloj de la prezidanto de LKK s-ano A. D. Kremer kaj prezidanto de SES Pavel Rosa.

Vespere „dancis la kongreso“ je la interkonatiĝa vespero. La oficialaj kaj ankaŭ neoficialaj programeroj, samideana sincereco kaj bona muziko sukcesis efektivigi tre agrablan atmosferon, tiel ke — se oni volus esti malica — oni povus diri, ke tio ĉi estis la plej sukcesa kongresa aranĝo.

La esperanta akademio montris al la nombraj gekomencantoj kaj eĉ al neesperantistoj la multflankan uzeblecon de Esperanto. Al la programo kontribuis tre simpatie ankaŭ junularo — ege bonveniginda kaj imitinda afero.

Kompreneble, esperantaj diservoj en preĝejoj de ambaŭ eklezioj estis por multaj tre alloga punkto de la kongresa programo. La prelegoj pri turismo kaj la koloraj lumbildoj el la grotosistemo de Demänová estis tre bonvena enkonduko al la tuttaga ekskurso en la stalaktitan groton de Jasov, kiu kronis la kongresprogramon.

Kiu ĉeestis, tiu scias, ke ne nur la programo oficiala, sed antaŭ ĉio grava estas la persona interamikiĝo de la gekongresanoj; tiu ĉi programero estis sendube plenumita de ĉiu laŭ sia propra sistemo kaj plano ekster la tutŝtata dujara plano de rekonstruo.

Ne necesas akcenti, ke ne ĉio estas oro, kio estas verda, sed tamen aferoj rigardataj per verdaj okulvitroj havas la tendencon aspekti alimaniere ol por la ceteraj, tute komunaj mortuloj, neinfikitaj per la verda malsano. Tamen ne estas eble ne mencii unu fakton, kiu ne estas ĝojiga: esperantistoj multe pli ŝatas danci ol viziti labor- kaj generalajn kunsidojn, kaj ĉiam, kiam oni komencas alpaŝi al la ĉefa programero: la elekto de nova komitato, plejparto da ili eksentas malsategon kaj foriras. Tial mi konsilas al la LKK de la tria konrgreso (kiu okazos verŝajne en Bratislava), ke ĝi dum la interkonatiĝa dancvespero fermigu ĉiujn pordojn kaj okazigu la laborkunsidon meze de la dancado; tiamaniere ĝi certe estos gradnombre vizitita. Sed ankaŭ la estraro devas veni kun pli bone organizita programo ol ĉi jare (gravaj funkciuloj ne ĉeestisi kaj eĉ ne sendis siajn raportojn). Do la 3a devos multe pli labori — kaj pli serioze.

Kion ni vidis de la 2a, estis nur unu flanko de la monero, la pli bela, el du, kiujn ja ĉiu monero havas. Ni vidis nur, kiel unu aranĝo post la alia sukcesas, sed ne povis vidi, je kiaj kostoj, post kiaj klopodoj ili sukcesas. Nur ekzemple: la okazonta industria ekspozicio ne okazis, necesis batali por nova fervojrabato, ĝi anstataŭ 50%-a estis 33%-a (dankon por ĝi!), anstataŭ tri semajna ekspozicio estis tri taga, la ejo por ĝi estis ricevita du tagojn antaŭ malfermo, anstataŭ hoteloj estis malplena grenejego kiel amasloĝejo, anstataŭ multnombra LKK laboregis kelkaj homoj sed aliflanke oni devas konstati, ke anstataŭ 100 kongresanoj venis 250 kaj anstataŭ slovaka estis ĉeĥoslovaka kongreso. La kaŭzoj de la malpli kontentigaj eroj estas ekster la povoj de la LKK. el kiu ja fakte funkciis nur kelkaj oferemaj homoj, sed la atingitaj sukcesoj apartenas plene al ili. Alte taksante la meriton de tiu areto, la ĝenerla kunveno de SES elektis s-anon A. D. Kremer honora membro de SES.

La nove elektita komitato de SES estas:

  • prezidanto: Pavel Rosa;
  • vicprezidantoj: prof. Vlado Jukl, A. D. Kremer, A. Váňa;
  • sekretaríoj: A. Csáder, I. Havas, sekr.-helpantino: M. Seppová;
  • bibliotekistino: E. Mahrová;
  • kasisto: J. Tibenský;
  • revizoroj: L. Medlen, J. Havas:
  • protokolisto ĉe ĝenerála kunveno de SES: Ed. V. Tvarožek:
  • komitatanoj: J. Lamačka, Ed. V. Tvarožek, F. Bárta, M. Seppová, A. Beisetzer, Z. Marenčin, E. Grich, 0. Rumanová, D-ro Izák, J. Miotla, L. Ozábal, A. Čambál, M. Rajnoha (blinduloj), Ľ. Tomkovský, K. Lukáč, Št. Seemann (fervojistoj), Št. Sninčák, E. Krenierová, F. Lelovics.

Pasis la dua, vivu la tria! krias ni, kaj jam preparas nin por la venontjara kunveno en Bratislava. Ni ne volas malkaŝi sekreton, sed tamen jam num ni povas diri: estos inde partopreni venontjare en Bratislava. Provizore ne demandu, ŝparu monon kaj zorgu, ke vi povu havi vian forpermeson dum, la tempo de la 3a. Ni pensas, ke en la januara n-ro ni jam alportos la unuan informilon pri la 3a. Ĝis tiam paciencon!


Informfonto: Esperantisto Slovaka 10-11/1948