Dum la dua mondmilito

[Tria parto]

Dum la 2-a mondmilito Esperanto-agado estis bremsita, sed ne ĉesis, kvankam en Germanujo oni persekutis esperantistojn, likvidis la movadon, bruligis Esperantajn librojn, surbaze de Hitlera deklaro, ke „judoj instigas la popolojn lerni internacian lingvon, ekzemple Esperanton, por ke per ĝia helpo ili pli facile la popolojn regu“ (Mein Kampf, 1939, paĝo 302), esperantistoj en Slovakio aktivis.

Esperanto-Klubo en Bratislava la 24-an de septembro 1941 ŝanĝis sian statuton tiel, ke ĝia agadkampo estu la tuta teritorío de tiama Slovaka Respubliko. Ĝi tuj petis la aprobon de la koncerna ŝtata instancio. Post 20 monatoj, la 17-an de junio 1943, Ministerio por internaj aferoj en Bratislava aprobis la ŝanĝitan statuton, sed enmanigis ĝin al la klubo nur en decerabro 1943. Esperanto-Klubo en Bratislava fariĝis tiel la tutlanda centro de Esperanta movado en Slovakio.

Komence de januaro 1944 ĝi eldonis cirkuleron, en kiu estis esprimita espero, ke milito jam ne daŭros longe kaj ke esperantistoj baldaŭ povos aktive helpi al interpopola repaciĝo. En la cirkulero estis ankaŭ akcentitaj urgaj taskoj kaj la neceso de kunlaboro.

La cirkulero havis grandan eĥon. La 20-an de februaro 1944 estis eldonita la dua cirkulero, en kiu estis donitaj instrukcioj por plua agado. Ĝi estis la lasta cirkulero ĝis la fino de la milito.

Pro severa polica kontrolo devis ĉesi ilia skriba kontakto kun provincaj samideanoj. Klubaj kunvenoj en Bratislava okazadis tamen regule.

La ŝtataj instancoj ĉiam pli kaj pli suspektis esperantistojn pri kontraŭreĝistara agado. Kaj fakte, multaj esperantistoj estis aktivaj kontraŭfaŝismaj batalantoj. Multaj el ili perdis sian vivon en la kontraŭfaŝisma lukto, sed multaj ankoraŭ vivas kaj aktive partoprenas por esperantajn kaj per esperantajn laborojn.


Informfonto: P. Rosa: Situacio de Esperanto en Slovaka Socialisma Respubliko; Bratislava, 1977