Post la unua mondmilito

[Dua parto]

Post la unua mondmilito, en Ĉeĥoslovaka Respubliko, esperantistoj en Slovakio estis organizitaj en Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, kiu en la jaro 1936 ŝanĝis sian nomon je Esperanto Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko. Tiu stato daŭris ĝis la eksplodo de la 2-a mondmllito.

Dum ĉi tiu periodo la movado disfloris. Funkciis multaj kluboj. Okazis multaj kursoj kaj propagandaj prelegvojaĝoj, inter ili Ĉe-metodaj kursoj de eksterlandanoj, ekzemple de estono Seppik. Esperanton oni instruis en diversgradaj lernejoj. La 1-an de oktobro 1930 komenciĝis en Radiostacio Bratislava radiokurso de Esperanto, kiu estis regule elsendata du foje dum semajno. La 22-an de decembro 1932 komenciĝis en la sama stacio regula dissendado de Esperantaj kulturprogramoj. Aperis Slovaka Ŝlosilo de la lingvo Esperanto (Kľúč jazyka esperanto) kaj diversaj lernolibroj. Aperis gvidfolioj kaj prospektoj pri diversaj urboj kaj vidindaĵoj, ekzemple pri Bratislava, Dobšiná, Piešťany, Altaj Tatroj. Kunlabore kun Ĉeĥaj kaj Hungaraj esperantistoj aperis Ĉeĥoslovaka Antologio, en kiu estis verkoj de 20 slovakaj aŭtoroj. Ĝi estis eldonita en Budapeŝto.

En Bratislava aktivis la prezidanto de Esperanto Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, kio havis grandan signifon por disvastigado de Esperanto en Slovakio. En Bratislava okazis ankaŭ la 3-a Ĉeĥoslovaka Esperanto Kongreso.

Propaganda agado en gazetoj estis granda. En la kadro de kontraŭfaŝisma aktiveco aperis artikoloj tradukitaj el Esperantaj bultenoj eldonataj dum la hispana civitana milito. Oni uzis ekzemple materialojn el la bultenoj eldonataj de Comissariat de Propaganda de Generalitat de Catalunya (Kataluna Regstaro) en Barcelona, kiuj informadis pri la atakoj de internacia faŝismo kontraŭ Hispana Respubliko, pri kontrolo de hispana limo, pri neinterveno kaŭzita far de germanaj, italaj kaj portugalaj faŝistoj, pri la heroa batalo de baskoj (filoj de Euzkadi – filoj de Baskolando) kontraŭ la granda faŝista invadarmeo, konsistanta el germanaj kaj italaj soldatoj, kaj pri aliaj okazintaĵo. Ĉi tiujn materialojn oni uzis ankaŭ ĉe diversaj aliaj okazoj por informi pri la danĝero de faŝismo, kiu tiutempe jam minacis ankaŭ nian landon.

Rilatoj kum eksterlandaj esperantistoj estis rimarkindaj. Eksterlandaj esperantistoj faris ĉe ni prelegojn, legis el siaj verkoj (ekzemple Julio Baghy) kaj partoprenadis niajn kunvenojn. Esperantistoj el Slovakio reciproke partoprenadis eksterlande kongresojn kaj aliajn Esperantajn aranĝojn.

Ankaŭ rilatoj kun Universala Esperanto-Asocio estis tre bonaj. En la jaro 1933 UEA havis en Slovakio delegitojn en 51 lokoj.


Informfonto: P. Rosa: Situacio de Esperanto en Slovaka Socialisma Respubliko; Bratislava, 1977