Post la likvido de SES

[Kvina parto]

La likvido de SES ne signifis ĉeson de poresperanta laboro. Esperantistoj organiziĝis en tielnomataj interes-rondetoj ĉe diversaj institucioj, lernejoj kaj entreprenaj kluboj de Revolucia Sindikata Movado. Ĉe la sindikata centralo en Bratislava, kiu nomiĝis Slovaka Sindikata Konsilantaro, estis kreita jam en la jaro 1954 \”Esperanto Rondo ĉe Entreprena Klubo de Slovaka Sindikata Konsilantaro\”. En ĝi grupiĝis ankaŭ altlernejaj studentoj studantaj en Bratislava, kiuj tre aktivigis la Rondon. Tre aktivaj estis sinsekve ankaŭ multaj aliaj rondoj, ekzemple Esperanto Rondo ĉe Domo de Kulturo en Bratislava, Esperanto Rondo ĉe Naturscienca Fakultato de Komenský Universitato en Bratislava, rondoj en Trenčín, Martin, Svit, Poprad, Prakovce, Košice, Žilina, Dudince, Nové Zámky kaj en aliaj lokoj.

Multaj el ili eldonadis proprajn bultenojn. Pli konataj bultenoj estis: Informilo el Bratislava, Esperanto en Slovakio, Nia Spegulo, Svitovsky esperantista, Prakovský esperantista kaj Juna Voĉo, Menciinda estas skriba gazeto \”Rondiranto\”, kiu cirkulis inter la rondoj. Ĉiu rondo ĉerpis el ĝi materialon por la klubaj kunvenoj kaj kompletigis ĝin per siaj kontribuaĵoj.

La rondoj organizis kursojn, prelegojn, renkontiĝojn, instigadis diversajn instituciojn kaj entreprenojn uzi Esperanton por siaj celoj kaj disvolvadis diversspecan propagandan agadon.

Fondo de Tutstata Konsulta Komitato Esperantista

Kvankam la agado de la rondoj estis vasta, mankis organo, kiu kapablus kunordigi ilian agadon. Tial jam la 10-an de julío 1955 esperantistoj kreis neoficialan Tutŝtatan Konsultan Komitaton, kiu havis slovakan sekcion. Ĝi klopodis unuigi la movadon, sed ĉar ĝi funkciis proksimume nur 2 ja-rojn, ne kapablis komplete atingi siajn celojn.

Kreo de Ĉechoslovaka Esperanta Komitato.

Per dekreto de Ministerio por lernejaj kaj kulturaj aferoj n-ro 27 de la 23-a de februaro 1959 estis kreita Ĉechoslovaka Esperanta Komitato, kies tasko estis: \”Helpi al ĉehaj kaj slovakaj esperantistoj, organizitaj en Esperantaj rondoj ĉe klerigaj institucioj, entreprenaj kluboj de Revolucia Sindikata Movado, Ĉechoslovaka Junulara Asocio kaj aliaj organizaĵoj\”. Ĝi eldonadis bultenon Informoj de Ĉechoslovaka Esperanta Komitato kaj funkciis ĝis la 31.12.1968.

Ĉeĥosovaka Esperanta Komitato havis krome gravan taskon – instigadi al eldonado de Esperanta literaturo, ĉu originala, ĉu tradukita, instigi eldonadon de diversaj Esperantaj presaĵoj, lernolibroj kaj vortaroj.

La kreo de Ĉechoslovaka Esperanta Komitato estis fakte oficiala agnosko de Esperanto kaj de ĝia granda kultura valoro. Tio estis instigo al eĉ pli granda aktiveco de esperantistoj. Publikaj instancoj favoris Esperanton. Diversaj gazetoj aperigadis kursojn de Esperanto, ekzemple Pionierske Noviny kaj Smena. En aliaj gazetoj estis konstantaj rubrikoj pri Esperanto. Precipe revuoj Javisko kaj Nedaľa publikigadis en siaj Esperantaj rubrikoj valorajn ínformojn pri historio de Esperanto kaj pri Esperanta literaturo.

Per helpo de Asocio de Slovakaj Verkistoj estis organizita en la jaro 1961 propaganda prelegvojaĝo de konata japana esperantísto Kei Kurisu tra la tuta Slovakio.

En la Jaro 1965 Ŝtata entrepreno Slovaka Pedagogia eldonejo eldonis 144-paĝan konversacian libron \”Ĉu vi parolas Esperante?\” kaj 24-paĝan lernolibron \”Lernolibro de Esperanto por kursoj kaj memlernantoj\” kun 24-paĝa \”Fundamenta vortaro Esperanta-Slovaka\”.

Aperis ankaŭ aliaj lernolibroj kaj tradukoj de verkoj de slovakaj aŭtoroj. Diversaj institucioj eldonis informajn broŝurojn kaj prospektojn. Radiostacio Bratislava elsendis kurson de Esperanto por komoncemtoj.

Kreo de Konsulta Komitato por Esperanto kaj Esperantaj rondoj

La 22-an de docembro 1967 estis kreita ĉe Kleriga Instituto en Bratislava \”Konsulta Komitato por Esperanto kaj Esperantaj Rondoj\”. Ĝia tasko estis fari preparlaborojn por fondo de Esperanto-arganizaĵo en Slovakio kaj prepari ĝian statuton. La Komitato en la jaro 1968 finis la preparlaborojn kaj pretigis la statuton.


Informfonto: P. Rosa: Situacio de Esperanto en Slovaka Socialisma Respubliko; Bratislava, 1977