AEST 1981

En la jaro 1978 okazis en Žilina seminario pri „Apliko de Esperanto en la scienco kaj tekniko“ (AEST), kiun partoprenis 56 fakuloj el Hungario kaj ČSSR.

En la j. 1981 okazis en Žilina jam la 1-a konferenco pri Apliko de Esperanto en la scienco kaj tekniko, kiun partoprenis 170 fakuloj el Anglio, Austrio, Bulgario, GDR, GFR, Hungario, Italio, Japanio, Jugoslavio, Pollando, Rumanlo, USSR kaj ČSSR. Oni traktis en tri paralelaj sekcioj, en kiuj estis prezentitaj pli ol 50 prelegoj. La prelegoj aperis en duvoluma prelegkolekto. Dum la konferenco prelegis (Žilina-aj) klubanoj Inĝ. 0. Sočuvka, RNDr. J. Gera kaj Inĝ. V. Němec. Pri la konferenco alportis informojn krom E-gazetoj ankaŭ nacilingvaj gazetoj kaj rádio.

La konferencon preparis la [Žilina-a] klubo kune kun la Scienc-teknika sekcio de AESSR, La loka organiza komitato laboris sub la gvido de L. Hanzel.


Trarigardo de seminarioj/konferencoj AEST

La unuan serion de tiuj fakaj renkontiĝoj organizis alterne Sciencaj-Teĥnikaj Sekcioj de la landaj Esperanto-asocioj, t.e. de la slovaka kaj de la ĉeĥa. Oni nomis la aranĝojn aŭ seminario aŭ konfereco kaj, krom la unua, ĉiam estis elektita unu ĉefa faka temo.

  • La unua AEST en la jaro 1978, okazinta en la slovaka urbo Žilina, ne havis specialan ĉeftemon,
  • la dua 1980 en la ĉeĥa industria urbo Ústí nad Labem studis problemojn de la vivomedio,
  • la tria 1981, denove en Žilina, detale pridiskutis la aplikadon de komputiloj,
  • 1982 okazis la kvara AEST en la ĉeĥa urbo České Budějovice kaj atentigis la ĉeestintojn pri energio kiel tutmonda problemo,
  • la kvina 1984, en la grava moravia industria urbo Brno (Ĉeĥio) traktis la perspektivojn de la monda nutraĵ-produktado,
  • la sesa en la unua serio kaj la lasta „slovaka“ AEST okazis 1988 en la slovaka urbo Poprad kaj studis raciigon en scienco kaj teĥniko.
  • La tute lasta en la unua serio estis la seminario okazinta en la sudmoravia urbeto Strážnice, tie estis la ĉefa temo fervoja trafiko […]

Dum ĉiuj supre listigitaj fakaj renkontiĝoj oni ĉiam diskutis ankaŭ pri la problemoj de la faka lingvo, terminologio, nomenklaturoj. Ĉiam estis eldonita, kutime antaŭ la seminario (konferenco), prelegokolekto. Tiuj prelegokolektoj ĝis nun sendube estas interesa fonto de fakaj tekstoj, kaj el la vidpunkto terminologia kaj el la vidpunkto pure faka, eĉ se ni konsideras, ke sciencoj de tiuj tempoj plu evoluis.

Post la unua serio sekvis relative longa paŭzo […] Nur post preskaŭ unu jardeko transprenis la ideon de tiuj utilaj fakaj entreprenoj la Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petro Chrdle – KAVAPECH. La unua kunveno kiel „kolokvo“, la ceteraj kiel „konferenco“, tial oni ekuzis la mallongigon KAEST, kiu nun jam estas konata en la Esperanta faka medio. La unua KAEST okazis en Prago, ĉefurbo de Ĉeĥio, en la jaro 1998 […]

[KAVA-PECH organizis KAEST-ojn en Ĉechio kun dujara periodo ĝis 2008. Ekde 2010 organizadon transprenis E@I. Pliaj informoj https://kaest.ikso.net]


Informfontoj:
V. Němec: Esperanto en Žilina; Žilina, 1983
Trarigardo de seminarioj/konferencoj AEST), mallongigita