Eduard Vladimír Tvarožek

(pseŭdonime Vladimír Gazda)
[1920 – 1999]

[Aŭtoro de Skizo de la Esperanta literaturo] estis multflanke agema Esperantisto. Dum sia preskaŭ 60-jara esperantumado li famiĝis kiel eminenta lingvokonanto, pedagogo – aŭtoro de pluraj lernolibroj, redaktoro, funkciulo de movadaj organoj, ano de verkistaj asocioj hejme kaj eksterlande…

Aparte menciinda estas lia tradukista laboro. Dank’ al li fariĝis konataj al la vasta Esperantista publiko multaj beletraĵoj de la slovaka literaturo – ĉu prozaĵoj, ĉu poemoj aŭ teatraĵoj. El la lastaj ni atentigu almenaŭ pri tiuj de P. Karvaš: Meteoro kaj J. Kákoš: Eksperimento Damoklo. Lia inklino al teatro inspiris lin verki originalajn teatraĵojn (ni menciu ekz. nur la unuaktaĵojn Nokta vizito, Koluma maŝo, Samsortanoj aŭ skeĉon Ĉe stratangulo). En 1969, 1870 kaj 1988 li estis premiita por teatraĵoj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Li ankaŭ tradukadis el Esperanto en la slovakan lingvon. Sígnifoplenaj estas liaj beletraj tradukaĵoj el la slovaka prozo kaj poezio, kiuj radias kvazaŭ gemoj en la Slovaka antologio (1977, 1988).

Tamen la plej profundan rilaton li sentis al poezio. Lia sentema spirito naskis multajn originalajn poemojn. El ili, krom porinfana poezio, al kiu li dediĉis multon de sia talento, brilas tiuj, kiuj formas kolekton Sola en sunsubiro (1992).

Lia lasta verko estas…: Skizo de la Esperanta literaturo – unua eldono 1998, dua eldono 2004.


Informfonto: Eduard V. Tvarožek: Skizo de la Esperanta literaturo; Espero, 2004