Ján Valašťan-Dolinský

[Postu unua mondmilito] plej multe verkis, propagandis kaj prelegis Ján VALAŠŤAN-DOLINSKÝ (1892-1965), lernejestro, aŭtoro de lemolibroj kaj vortaroj. Li verkis originalajn poemojn kaj prozaĵojn, prilingvajn kaj primuzikajn studaĵojn, komponis kaj tradukis.

Liaj prilingvaj verkoj estas: Gramatiko kaj vortaro slovaka – Esperanta (1936), Fenestreto en la mondon (1947), Malgranda vortaro Esperanta – slovaka kaj slovaka – Esperanta (1948), Granda slovaka lernolibro de Esperanto (1949), Esperanta – slovaka vortaro. Lia Gramatika ripetaĵaro aperis en Esperantisto Slovaka.

J. V. DOLINSKÝ verkis aron da originalaj poemoj kaj tradukis plurajn verkojn de slovakaj aŭtoroj: En la foiro de Detva de TIMRAVA, la romanon de NÁDAŠI-JÉGÉ Adam Šangala kaj aliajn. Li tradukis ankaŭ poemojn, antaŭ ĉio de slovakaj klasikaj aŭtoroj, kaj multajn popolkantojn.

Liaj etaj verkaĵoj aperis plejparte en Esperantisto Slováka, la grandaj restis en manuskripto. Iuj el liaj tradukaĵoj enestas ankaŭ en Slovaka antologio (1977, 1980).


Informfonto: Eduard V. Tvarožek: Skizo de la Esperanta literaturo; Espero, 2004